Tutmondaj Esperantaj Piratoj
Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kio
kreskas tutmonde.
Celo de piratpartioj estas havi malfermitan
informsocion en kio ne ekzistas limitojn por krei, remiksi kaj distribui
informon kio estas taŭga por la kreskado de scienco, kulturo kaj
teĥnologio. Por la plej bona informaĵo-transdono ni bezonas ruzan
lingvon: esperanto.
Tamen ĉi tiu retejo estas unue por internacie interŝanĝi
informojn
inter ĉiuj landoj kun Piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu
afero estas la retejo de PP International (piratpartio
internacia), sed tiu paĝo estas angla. Ĉi tiu paĝo estas parte tradukado
de tiu paĝo, kaj ankaŭ por krei informaĵojn specife por esperantaj
piratoj. Due ĉi tiu retejo estas por promocii esperanton kiel neŭtrala
lingvo por tutmonda interkomunikiĝo interne de piratpartio internacia.
Origino de piratpartioj
La unua piratpartio ekestis je 1a januaro 2006 en Svedio kaj nomiĝis
la piratpartiet. En Svedio, kaj multe da aliaj landoj, estis
la ideo ke pirateco estas malĝusta, kaj kompreneble tio aŭdas
malĝustan. Piratoj estas viroj kiuj ŝtelas de, murdas kaj perfortas
aliulojn. Tamen ĉi tie pirateco signifas alian sencon, nome de elŝuti
de kopirajto-protektaj dosieroj. Nun ni uzas la nomon pirato
kiel geŭzo-nomo -- nun mi estas fiera pri esti pirato, ĉar esti pirato
signifas pligrandigi kaj kreski kulturon, sciencon kaj teĥnologion.
Do kial starigi politikan partion por tiu afero? Nu la sekvo de
forto de mafiaj organizoj kiuj profitas al infinite longa
kopirajto-templimo estas ke registaroj provas enkonduki malpermeson de
elŝutado de kopirajtaj datumoj. La sola maniero por atingi tion estas
far registri ĉiujn datumojn kiuj ni elŝutas, do ankaŭ nia persona
retpoŝto, ekzemple. Tio estas profanado de letersekreto. Kaj ankaŭ
aliaj personaj datumoj kaj ĉio ke ni faras per la interreto. Plue se la
registaro vere volas ke la malpermeso de elŝutado estas efektiva, oni
devas havi leĝon kio ordonas ke oni ne povas uzi ĉifradon. Ĉio de tiuj
aferoj estas grava malrespekto de nia privateco, la plej fundamenta
interkonsento ke ni havas kun la registaro: la registaro regulas la
publikajn aferojn, kaj aliflanke ni havas nian privatecon inter nia
privata spaco.
La registaro ne komprenas komputilojn, do ili ne komprenas ke
malpermeson de elŝutado fundamente ne eblas sen malrespekti nian
privatecon. Suprestaranta ekzemplo estas nur unu ekzemplo kial ni
bezonas novan politikan partion. Ankaŭ pensu pri la korposkanilo,
radiofrekvenca identigo (ekzemple en pasportoj), konservo de video de
publikaj kameraoj, kuplo de multe da aferoj kun nia civitana numero kaj
tiel plu.
Ankaŭ la hodiaŭa demokratio estas eksmoda. Direkta demokratio kiel en la
greka tempo ne estis praktika, kaj referendumoj ne estas efika kaj
ĝenerale ne taŭga. Sed antaŭ nelonge direkta demokratio eblas per la
interreto. Ankaŭ tial la piratpartioj povas plenumi gravan rulon en ĉi
tiu socio.
Principoj de Piratoj
Nun ĉi tiu paĝo estas ĉe la eko de kreskado de informaĵo, do multe da
aferoj povas ŝanĝi, sed la centraj principoj plimalpli ne ŝanĝas
(malneta origino):
- Defendi la liberecojn de esprimo, interkomunikiĝo kaj eduko.
- Respekti la privatecon de civitanoj kaj civilrajtojn ĝenerale.
- Defendi la liberan fluon de ideoj, scienco, teĥnologio kaj kulturo.
- Politike subteni reformon de kopirajtaj kaj patentaj leĝoj.
- Havi sindevigon por labori kune, kaj partopreni kun maksimuma
travidableco.
- Ne akcepti diskriminacio de raso, origino, kredo, sekso aŭ
lingvo.
- Ne subteni agojn kun violento.
- Uzi liberan softvaron kaj malfermajn specifojn.
- Politike defendi malferman, partoprenan kaj kunlaboran konstruon de
iu ajn publika politikaĵo.
- Promocii solidaron inter piratoj.
- Kunuzi ĉiam kiam eble.
Trovu vian regionan partion